[english]

Do, kio estas tio?

Piloloj Krumelus (hispane Píldoras Crumelus) estas la persona blogo de éurroB legnÁ kaj orierraB aíraM, du artistoj? kiuj loĝas kaj laboras kune, en Vigo.
Ĉi tie, ni parolas pri niaj interesoj: assemblage, kolaĝo, Esperanto, fotografio,… kaj de tempo al tempo, ni montras kelkajn bildojn de la aĵoj kiujn ni faras.

Kial ĉi tiu nomo?

La pilolojn Krumelus manĝas la infanoj kiuj ne volas aĝiĝi, speciale Pipi Ŝtrumpolonga kaj siaj amikoj, en la noveloj de Astrid Lindgren.

Kiam vi komencis ĉi tion?

La projekto komencis en 2005, kial blogo loĝigita en bitacoras.com (de kiu restas nur ĉi tiu ruineto en Internet Archive), kaj sia dua etapo daŭrigis en aprilo de 2006, tie kun propraj loĝigo kaj domajno. En 2008 ni klopodis krei esperantan version de la blogo, sed iom post iom, ni forlasis ambaŭ, ĝis ni finfine lasis publikigi en oktobro de 2010. Ankoraŭ oni povas viziti la malnovan blogon ĉi tie, ankaŭ sian esperantan version, pere de ĉi tiu ligilo.

Kiel ĝi estas farita?

Ni uzas WordPress kiel sistemo por administrado de enhavo, kune kun la kromprogramo WPML, per kiu ni administri enhavojn en diversaj lingvoj. La dezajno de la paĝo estas versio el ŝablono Manifest de Jim Barraud.

Ĉu mi povas uzi kelkan enhavon el via paĝo?

Kiam ni publikigas fremdajn bildojn, ni unue petas permeson al siaj respektivaj aŭtoroj. Do, se vi volas uzi iujn en via retpaĝo, ni sugestas al vi kontakti ilin pere de la ligilo aperita en la respektiva afiŝo. Koncerne al niaj propraj enhavoj, ni ĉiam publikigas ilin sub licenco Creative Commons, kio signifas ke vi povas fari kun ili preskaŭ kion vi volas, kondiĉe ke vi citu lian devenon, ne faru komercan uzon kaj kundividu ilin per sama licenco (vi havas ĉiujn detalojn ĉi tie).