70ª Hispana Kongreso de Esperanto

[english, castellano]

La 70ª Hispana Kongreso de Esperanto, organizita de Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio, okazos en San Lorenzo de El Escorial (Madrido) inter la 28a de junio kaj la 2a de julio de 2011. La aktivaĵoj de la Kongreso disvolviĝos en Kulturdomo de San Lorenzo.
Konferencoj, diversaj atelieroj (poezio, tradukado, kanto, vikipedio, declamado…), libro-prezentadoj, koncertoj, ekskursoj kaj vizitoj al Madrido kaj al la ĉirkaŭaĵoj de San Lorenzo, estas kelkaj aktivaĵoj kiujn proponas la provizora programo.
Ankaŭ, oni povos partopreni en la novtipaj KER-ekzamenoj, organizitaj de la Budapeŝta Supera Fremdlingva Trejnejo (ITK) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Kiel tradicias, la Ĝenerala Kunsido de Hispana Esperanto-Federacio okazos dum la Kongreso.
Pli da informo: esperante kaj hispane.