Header

Ludi seneton en la retpaĝo de la Brita Muzeo

Hieraŭ, dum mi vidis epizodon de Lost, mi memoris ĉi tiun retan version de seneto farita por la retpaĝo de la Brita Muzeo. Ĝi estas por du ludantoj; se oni volas ludi kontraŭ la komputilo, provu prefere iun ajn el ĉi tiuj, kvankam ili havas malsimilajn regulojn.

Nacia premio de komikso 2011

Nacia premio de komikso 2011: Gratulon al Santiago Valenzuela! Ni esperas senpacience proksiman aventuron de la Capitán Torrezno.

Mourir auprès de toi

Morti apud vi, video de animado stop-motion, kreita de Spike Jonze:

Spike Jonze: Mourir Auprès de Toi en Nowness.com.

(Vidita en Drawn)

Bildoj el la 70a Hispana Kongreso de Esperanto

Jen kelkaj fotoj kiuj mi faris dum la 70a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Sankta Laŭrenco Escoriala pasintan monaton de julio.
Vi povas legi (esperante) bonan resumon pri la renkontiĝo en la somera numero de Nia Voĉo, la bulteno de Madrida Esperanto-Liceo, asocio kiu laboris kune Hispana Esperanto-Federacio en la organizado de la kongreso.

70ª Hispana Kongreso de Esperanto

La 70ª Hispana Kongreso de Esperanto, organizita de Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio, okazos en San Lorenzo de El Escorial (Madrido) inter la 28a de junio kaj la 2a de julio de 2011. La aktivaĵoj de la Kongreso disvolviĝos en Kulturdomo de San Lorenzo.
Konferencoj, diversaj atelieroj (poezio, tradukado, kanto, vikipedio, declamado…), libro-prezentadoj, koncertoj, ekskursoj kaj vizitoj al Madrido kaj al la ĉirkaŭaĵoj de San Lorenzo, estas kelkaj aktivaĵoj kiujn proponas la provizora programo.
Ankaŭ, oni povos partopreni en la novtipaj KER-ekzamenoj, organizitaj de la Budapeŝta Supera Fremdlingva Trejnejo (ITK) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Kiel tradicias, la Ĝenerala Kunsido de Hispana Esperanto-Federacio okazos dum la Kongreso.
Pli da informo: esperante kaj hispane.

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Kanto de mortaj birdoj

Albumo en Flickr, de Puño:
2343756892_ff93c6ddcb_b

Post la unua pluvo

Hieraŭ ni trovis la unuajn fungojn de la aŭtuno:

Kreski kun Esperanto

El la retpaĝo en Ipernity de UEA:
Infanoj kaj gepatroj rakontas pri siaj spertoj pri Esperanto kiel denaska lingvo. La filmo estis produktita de la Komsiono pri Rondo Familia de UEA kaj registrita dum la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (11-17 julio 1994) en Maribor, Slovenio.

Charles Mons: Albumo de anaglifoj

La fotografisto Charles Mons havas kuriozan kolekton de anaglifoj en lia retpaĝo [la plejmulto de la bildoj estas BDSM, kaj eble NSFW]:
Charles Mons
La aliaj fotoj de lia retejo ankaŭ ne estas malbone.
(Ĝin vidis en PonyXpress, mi kredas)